<html>
<body>
Pri precize, li faris tion en 1930, per eldonado de cxi tiu
libreto:<br><br>
<b><i>
<a href="http://www.autodidactproject.org/other/sturmer-espolit.html">
Esperanto Literature: Notes and Impressions</a></i> </b>[Esperanta
literaturo: notoj kaj impresoj] by K. R. C. Sturmer <br><br>
. . . kiun mi jxus enretigis. Libroj en la angla lingvo estas suficxe
raraj aferoj. Nacilingvaj libroj da tradukoj el Esperanta beletro au pri
tio gravas, kompreneble, por informi la ekster-Esperantistan mondon pri
kultura agado je Esperanto. Cxi tiu libro estas portreto de la atingoj de
Esperanto-beletro gxis 1930. <br><br>
Mi ne povas multe komenti pri la jugxoj de Sturmer, cxar mi legis nur
manplenon da la originalaj kaj malpli da la tradukaj verkoj diskutitaj.
Li pentras favoran portreton de kaj la originala kaj la tradukita
beletro, kun kelkaj several taksoj. Lia stilo sxajnas al mi iom tro
afektita en diversaj lokoj. Tamen li pretendas trakti beletron serioze,
kaj eble li iomete influis britan publikan opinion pri
Esperanto.<br><br>
Post tiu libro en 1930, aperis post 40 jaroj en la angla:<br><br>
<i>The Esperanto language as a literary medium: a historical discussion
of Esperanto literature, 1887-1970, and a stylistic analysis of
translated and original Esperanto poetry </i>[Esperanto kiel literatura
medio] de Margaret Grace Hagler (universitata disertacio, 1970), kiu
estas havebla per nia libroservoj sed ne estas eldonajxo en la kutima
libromerkato.<br><br>
En 1993 aperis angla traduko <i>Esperanto: language, literature, and
community </i>de Pierre Janton. Enestas cxapitro pri beletro.<br><br>
<a href="http://books.google.com/books?id=gVrt7HqS-HwC&dq=esperanto+literature&source=gbs_navlinks_s" eudora="autourl">
http://books.google.com/books?id=gVrt7HqS-HwC&dq=esperanto+literature&source=gbs_navlinks_s</a>
<br><br>
Nun ni havas, finfine <i>Concise Encyclopedia of the Original Literature
of Esperanto</i> [Konciza enciklopedio de la originala literaturo de
Esperanto] (2008) de Geoffrey Sutton. Gxin mi ne havas, sed oni povas
spioni cxerpajxojn cxe google-libroj:<br><br>
<a href="http://books.google.com/books?id=-Z_8CG9g2jIC&dq=esperanto+literature&source=gbs_navlinks_s" eudora="autourl">
http://books.google.com/books?id=-Z_8CG9g2jIC&dq=esperanto+literature&source=gbs_navlinks_s</a>
<br><br>
Tamen, mi opinias ke homoj ankorau trovos Sturmer interesa, cxu kiel
historian dokumenton, cxu kiel individuan perspektivon, cxu kiel instigon
sercxi specifajn verkojn por legi. <br>
</body>
</html>